Отправляет email-рассылки с помощью сервиса Sendsay

Эсперанто для школьников

  Все выпуски  

Эсперанто для школьников Задание на лето



Здравствуй читатель!

Дополнительная глава для чтения



Обратите внимание на употребление приставки mal- обозначающей противоположность
(примеры посмотрите на сайте, в разделе "Грамматика в картинках")


Kia mondparto estas Afriko?
Parto 1.


Roberto estas malgranda knabo en Francio. En mateno li iras en lernejon. La lernejo estas granda, pura kaj moderna domo. En la lernejo lernas knaboj kaj knabinoj.
La Roberta instruistino estas tre alta kaj tre maldika. Ŝi instruas lingvojn, matematikon kaj geografion.
En unu tago la instruistino staras apud la geografia karto kaj montras sur ĝi mondpartojn, landojn kaj urbojn.
La bonaj lernantoj aŭskultas. Sed kion faras Roberto? Li tre ŝatas ĉokoladon (geografion li ne ŝatas).
Li prenas ĉokoladon kaj li havas grandan apetiton, tre grandan apetiton. "Roberto" - demandas la instruistino,
"Kie estas Stokgolmo?" - "Mmmm.." - respondas malfeliĉa Roberto (li havas en la buŝo ĉokoladon).
"Kio estas "mmmm", mi ne komprenas" - diras la instruistino, Kaj la lernantoj faras "frrr", "frrr".
"En Afriko" - respondas Roberto. "Ĉu en Afriko? Roberto, ĉu vi scias, kia mondparto estas Afriko?"
Roberto silentas. Li ne scias. Instruistino estas malfeliĉa. Ŝi diras al Roberto malbelajn vortojn.
En la fantazio ŝi prenas longan pedagogian meblon kaj batas la knabon. Sed nur en fantazio. Ŝi estas moderna instruistino.



Vortareto:

tre - очень
sed - но
inteligentaj - сообразительный
moderna - современный
mondo - мир, свет
parto - часть
sudo - юг
nordo - север
oriento - восток
okcidento - запад
dekstra - правый
maldekstra - левый


Ekzerco 1.
Faru frazojn el sekvaj vortoj:

mondparto, estas, ĉu, japanio
en, Budapeŝto, urbo, estas, Hungario
tri, Brjansko, urboj, Azovo, estas, kaj Kursko
lia, kia, estas, buŝo
kia, la, estas, buŝo, krokodila
ĉu, bona, li, lernanto, estas
la, faras, kion, instruistino
en, Eŭropo, ĉu, estas, Vjetnamio
lando, kia, estas, Rusio
ne, kokoso, buŝon, havas, ĉu
tre, estas, ĉu, li, malbona, knabo
montras, li, kiujn, instruisto, urbojn
en, kaj, tiu, kaj, knabinoj, knaboj, domo, lernas
Svedio, estas, kie
aŭskultas, la, knabo, ne, knabinoj
krokodilo, ĉu, ŝatas, tre, ĉokoladon


Ekzerco 2
Respondu:

Kiu estas Roberto? Kio estas lernejo?
Kio estas pura? Kio estas moderna kaj kiu estas moderna?
Kiu estas maldika? Kian lingvon ŝi instruas? Ĉu ŝi montris poluson sur la geografia karto?
Kion la instruistino montras? kion faras bonaj lernantoj? Kion faras Roberto?
kion la instruistino ne komprenas? kion ŝatas Roberto? Kie estas Stokgolmo?
Kion respondis Roberto? Kio estas Afriko? Kiu silentas? Kiu estas malfeliĉa?
Ĉu ŝi batas la knabon? Ĉu vi estas bona lernanto? Ĉu vi ŝatas geografion?
Ĉu vi ŝatas ĉokoladon? En lecionoj?


Ekzerco 3
Faru pantomime:

Vi havas en la buŝo kafon. Vi iras en lernejon. Vi iras ne en lernejon.
Vi estas bona lernanto, en leciono. Vi ne ŝatas sunon. Vi havas bananon kaj tre grandan apetiton. Vi aŭskultas pop-muzikon.
Vi montras sur la karto Montevideon.
Vi estas tigro. Vi estas bona kato. Vi estas en Afriko, sur la palmo.
Montru la plankon, montru la plafonon, montru la muron. Ĝis ravido!




Parto 2.



El la lernejo Roberto iras hejmen. Li estas granda pesimisto.
"La mondo kun maldikaj instruistinoj kaj geografiaj kartoj estas malbona kaj malbela", - li diras.
Kaj li metas la malgrandan geografian karton sub la liton.
Nokte Roberto kuŝas en la lito kaj dormas. Sed, ĉu li dormas? Kaj ĉu li estas en la lito?
Ne, li ne estas en la lito, li iras laŭ la geografia karto sub la lito. Li estas tre malgranda, sed la karto estas tre granda. Roberto iras kaj iras.
Li estas en unu lando. La lando estas tre varma kaj la infanoj estas tre nigraj.
"Bonan tagon!" - salutas Roberto, -"Kie mi estas?". "Bonan tagon!", - respondis la infanoj, - "Vi estas en Afriko".
Roberto faras grandajn okulojn kaj demandas: "Ĉu vi estas ĉokoladaj homoj?"
"Ĉokoladaj? Kio estas ĉokolado?" - "Ĉokolado estas bona, bruna kaj dolĉa objekto", - respondas Roberto.
Sed la nigraj infanoj ne komprenas, kio estas ĉokolado. "Vi estas malintelegentaj, sed mi scias kio estas ĉokolado kaj mi tre ŝatas ĝin!"
"Sed ni ŝatas dikajn blankajn knabojn!", - diras la nigraj infanoj. Kaj ili metas lin en akvon. Kaj kio estas tio?
Tre longa, sed tre maldika krokodilo tenas en la manoj longan pedagogian meblon. Roberto rigardas: ĝi ne estas krokodilo, sed instruistino.
Ŝi batas la knabon kaj demandas: "Kia mondparto estas Afriko, ĉu vi scias?"
Roberto faras skandalon: "Aj, aj, aj! Mi scias, mi scias! Afriko estas nigra mondparto!"
Kaj... li kuŝas en la lito. Estas mateno.



Ekzerco 1.
Respondu:

Kien iris Roberto el lernejo? Ĉu li estas optimisto? kion li diras pri la mondo?
Kion li faras pri la geografia karto? ĉu li dormas nokte? Kie li iras? Kien li trafis?
kia estas la lando? Kiaj estas la infanoj? Kial Roberto diras, ke ili estas malinteligentaj? Ĉu vi estas intelegenta? Kion faras la nigraj infanoj?
Kial ili metis lin en akvon? Ĉu li estas malpura? Ĉu vi metas en akvon objektojn, kiujn vi ŝatas preni en buŝon?
Ĉu ĉokoladon vi metas en buŝon? Kiu batis Roberton en akvo? Kiu tenis longan pedagogian meblon? Kial Roberto skandalis?
Kion li diris pri Afriko? Ĉu vi faras matenan gimnastikon?


Ekzerco 2
Legu laŭ roloj, per ina kaj vira voĉoj:

1: - Mi loĝas en bela domo en suda parto de granda urbo.
2: - Mi loĝas malgranda domo en norda parto de la urbo.
3: - mi logas en moderna domo. La dekstra parto de mia domo estas en norda parto de la urbo kaj la maldekstra parto de mia domo estas en suda parto de la urbo.
1: - Ho, vi loĝas en tre granda domo.
3: - Ne, mi loĝas en tre malgranda urbo.


Ekzerco 3
: faru rakonton kun vortoj :
oriento
okcidento

Рассылка уходит на каникулы. До встречи в следующем учебном году!






Первые уроки, если вы их пропустили, можно посмотреть на сайте Парк эсперанто









Другие рассылки:
"Мнемотехника на примере эсперанто" - для желающих освоить эсперанто "в один присест" и научиться применять методы удобного, быстрого запоминания любого устного материала;
в доступном изложении, по силам каждому.



РассылкиSubscribe.Ru
Мнемотехника на пальцах ( на примере эсперанто ).



В избранное